Gergő Borlai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gergő Borlai
Gergő Borlai (dekstre)
Gergő Borlai (dekstre)
Persona informo
Naskonomo Borlai Gergely
Naskiĝo 27-an de majo 1978 (1978-05-27) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo drumisto • diskografa artisto
vdr

Gergő Borlai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Borlai Gergő estas hungara ŝlagrodrumisto, ĵazodrumisto, ŝlagrokomponisto, muzikinstruisto. Lia origina persona nomo estis Gergely [gergej].

Gergely Borlai[1] naskiĝis la 27-an de majo 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gergő Borlai komencis drumadi en la aĝo de tri hejme kun familia helpo. Post 3 jaroj li jam lernis en muziklernejo, li longe lernis de Iván Nesztor. Baldaŭ li estis memlernanto de piano kaj gitaro, en la aĝo de dek du li komencis muzikadi en ŝlagrorkestroj. Lia unua sondisko aperis en 1998. Li fondis propran orkestron en 2001. En la dua sondisko en 2004 jam ankaŭ ĵazo estas aŭdebla. En la sekvaj jaroj li kunlaboris kun elito de la hungara ŝlagromuzika vivo. Ekde 2012 Borlai instruas en la ĵaza sekcio de la konservatorio en Barcelono. Li ricevis jam kelkajn muzikpremiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]