Iván Nesztor
Iván Nesztor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de oktobro 1946 en Szombathely (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Iván Nesztor [nestor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nesztor Iván estis hungara drumisto, ŝlagrogitaristo, orkestrestro, muziklerneja instruisto.
Iván Nesztor[1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1946 en Szombathely.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Iván Nesztor frekventis la kutimajn lernejojn, dume li amatore gitaradis (memoru: ĝuste tiam komenciĝis la granda gitarista periodo: Shadows, Beatles). Depost la mezlernejaj jaroj li estis gitaristo kune kun János Másik. Baldaŭ li studis drumadon en la konservatorio de Gyula Kovács (drumisto). Li aliĝis al pluraj ĵazorkestroj kiel drumisto. En la 1980-aj jaroj li komencis okupiĝi ankaŭ pri popolaj muzikoj, krome li komponadis kaj fondis propran ĵazorkestron. En la sekva jardeko li ankaŭ kolektis popolkantojn. En 1974 li pionire ekinstruis la drumadon en muziklernejo, ekde 1983 li instruis en la konservatorio apus Gyula Kovács. Li eksedziĝis dufoje, li havas 3 gefilojn.
Liaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Ritmusjáték és jazzdobolás 1-4 (1983)
- Túl a vizen. Népi furulyamuzsika (2009)
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- oficiala paĝo Arkivigite je 2019-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]