Gerhard Roth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Roth
Persona informo
Gerhard Roth
Naskiĝo 24-an de junio 1942 (1942-06-24)
en Graz
Morto 8-an de februaro 2022 (2022-02-08) (79-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Infanoj Thomas Roth vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • eseisto • fotisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • fotografio vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerhard ROTH (naskiĝinta la 24-an de junio 1942 en Graz kaj mortis la 8-an de februaro 2022) estis grava aŭstra verkisto. Li vivas en Vieno kaj en Suda Stirio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Roth komencis en 1961 studon de medicino kaj matematiko kaj aktoris unu jaron pli malfrue ĉe la verkista grupo Forum Stadtpark en teatraĵoj de Wolfgang Bauer.

En 1967 li lasis la studon deĵoronte (ĝis 1977) kiel informadikisto ĉe la kalkulada centro de la urbo Graz. Ekde 1973 li estis liberprofesia verkisto.

Je la komenco de la 1970-aj jaroj aperis liaj unuaj (komence pli malpli eksperimentaj) verkoj en la literaturgazeto aŭstra Manuskripte kaj ĉe diversaj germanaj eldonejoj. En 1972 li ricevis stipendion literaturan de la landa registaro de Stirio; sekvis diversaj honoroj (ankaŭ internaciaj), kiel en 1983 la Alfred-Döblin-premio kaj en 1992 la Marie-Luise-Kaschnitz-premio. Roth ankaŭ sukcesis kiel scenaristo. Lia filo Thomas Roth estas konata reĝisoro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Post la sukceso furora de la romano "Winterreise" (1978) estiĝis la ĝis nun plej grava proza verkaro de Roth, ciklo en sep partoj titolite "Die Archive des Schweigens" (finite en 1991). Ĝi esploris en krimromanmaniero fantazie-reale la frenezon de la aŭstra ĉiutageco.

Eĉ pli draste ol en la romanoj la eseisto Roth difinas sin kiel klerismulon pri malmodernaj kaj reakciaj evoluoj en sia patrujo (ekz. en "Der See" de 1995 aŭ, samjare, ene de la kolekto "Das doppelköpfige Österreich"). Inter 1995-2011 li publikigis la ciklon prozan Orkus kiu traktas ankaŭ malauŝtriaĵojn (al kiu apartens i.a. la menciita libro Der See). En 2014 publikigitis lia romano Grundriß eines Rätsels.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]