Gertrud Weigelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gertrud Weigelt
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1911 (1911-07-04)
en La Plata
Morto 1-an de januaro 1987 (1987-01-01) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Gertrud (Maria Mathilde Elisabeth) WEIGELT (naskiĝis 4-7-1911 en La Plata, Argentino - mortis 1987 en Spiegel, Svislando) estis dumviva membro de UEA. Esperantistino de 1939. De 1956 ŝi estis berna fakdelegito pri bibliotekoj kaj vegetarismo. Ŝi prezidis la E-Societon en Berno (1958-59). Ekde 1959 kunlaborantino de la Feriaj kultursemajnoj "Esperanto kaj Geonismo" en Münchenwiler ap. Murten. Ŝatokupoj : Ĝardenado, tendumado, skiado.