Gianfranco Dell'Alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gianfranco Dell'Alba (naskiĝis la  24-an de majo 1955(nun 1955-05-24) en Livorno, do nun 68-jara) estas itala politiksciencisto kaj oficialulo.

Ekde marto 2009 li laboras ĉe la konfederacio de la industrio de Italio, Confindustria, kaj funkcias kiel direktoro de ties delegacio ĉe la Eŭropa Unio en Bruselo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li diplomiĝis en politikaj sciencoj en la Universitato 'Sapienza' de Romo, estis oficialulo de la Eŭropa Parlamento kaj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado en Ĝenevo. Li estis membro de la estraro de la Transnacia Radikala Partio de 1987 ĝis 2005 kaj sekretario de la neregistara organizo Neniu Paco Sen Justeco (Non c'è pace senza giustizia, No Peace Without Justice) de 1998 ĝis 2009.

Li estis elektita deputito de la Eŭropa Parlamento en 1994 kadre de la "listo Marco Pannella", tiam reelektita en 1999 kadre de la "listo Emma Bonino". Li estis vicprezidanto de la parlamenta delegacio por rilatoj kun Ukrainio, Belorusio kaj Moldavio, kaj de la parlamenta delegacio por rilatoj kun Slovenio; inter la jaroj 1999 ĝis 2001 li estis kunprezidanto de la "teknika grupo de sendependaj membroj" de la parlamento.

En 2001 li estis kandidato por la nacia parlamento Ĉambro de Deputitoj, sen esti elektita; en la parlamenta balotado de aprilo 2006 li estis nomumita al la Italia Senato en la listo "Rozo en la Pugno", sed same ne elektiĝis. De majo 2006 ĝis majo 2008, li estis ŝtatsekretario de la ministrino pri eŭropa politiko Emma Bonino.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2004 li kadre de la Eŭropa Parlamento prezentis amendon (leĝŝanĝproponon) kiu interalie entenis proponon ke Eŭropa Unio pripensu enkondukon de Esperanto kiel centra traduklingvo. Ĝi estis malakceptita de 160 voĉdonantoj, tamen 120 voĉdonis favore (tio estas 43%).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]