Gilles Jacquier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gilles JACQUIER (n. la 25-an de oktobro 1968 en Évian-les-Bains - m. la 11-an de januaro 2012 en Homs) estis franca ĵurnalisto. Li laboris por la televidkanalo France 3 ekde 1991, kaj sekve fariĝis militĵurnalisto por France 2 en 1999. Li interalie raportis la disvolviĝon de la militoj en Irako, Afganio kaj Kosovo.

Li mortis en Homs (Sirio), pro la proksima eksplodo de ŝrapnelo, dum li estis vojaĝanta kun dekunu siriaj oficialuloj kadre de enketo por la franca televiddokumento Envoyé Spécial. Lia morto kaŭzis tujan emocion en Francio, tiel ke la franca ministro pri eksteraj aferoj Alain Juppé petis al Sirio rapidan klarigon pri la cirkonstancoj de lia morto.