Gimnazio Brno-Řečkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gimnazio Brno-Řečkovice
Foto de la lernejo
Uzata mallongigo GYREC (ankaŭ GTN)
Establinto Ministerio de instruado, junularo kaj korpedukado de Ĉeĥa Respubliko
Direktoro RNDr. Peter Krupka, Ph.D.
Vicdirektoro Mgr. Anna Gabrielová
Mgr. Martina Blahová
Adreso Terezy Novákové 2
Brno-Řečkovice
621 00
Dato de fondo 1993
Nombro de lernantoj 490
oficiala retejo de la lernejo
vdr

Gimnazio Řečkovice (ankaŭ Gimnazio Brno-Řečkovice aŭ malnove Gimnazio de Tereza Nováková) estas okjara gimnazio en Řečkovice, kvartalo de Brunno, Ĉeĥio. Ĝi havas superan kaj malsuperan gradon kaj studas en ĝi 492 lernantoj en dek ses klasoj. La lernantoj povas manĝi en la lerneja manĝejo, labori en komputila klasĉambro kaj en la tuta lernejo disponeblas wifi-aliro al la interreto. La lernejon administras la Sudmoravia regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1993 la gimnazio estis fondita en domo de elementa lernejo, kies infanoj devis vizitadi alian lernejon kaj ĉiutage transiri trafikplenan ŝoseon, kio elvokis protestojn de la gepatroj. Fine la situacio trankviliĝis kaj la gimnazio komencis instrui en kvin klasoj kun 165 infanoj. Post unu jaro malfermiĝis ĉiuj klasoj kaj en 1996 en la tuta edifico, tiam kun 283 lernantoj.

En la malsupera gimnazia grado estas preferata instruado de biologio, kemio, fiziko kaj eksterlandaj lingvoj. En la supera grado la lernantoj povas mem elekti sociologion aŭ naturstudadon.

La gimnazio kunlaboras kun Gimnazio Engelsburg, eklezia lernejo en la germana Kaselo, la lernantoj sin vizitas reciproke. Tridek studentoj veturis por dek tagoj al Britio, por pliperfektigi sian scion de la angla. La gimnazianoj partoprenas en diversaj konkursoj por lernejoj, ekz. pri lingvoj (ĉeĥa, angla, germana), pri biologio, matematiko, fiziko, kemio, mineralogio kaj eĉ pri artisma agado.

En la lernojaro 1997/98 la gimnazio malfermis jam dek kvar klasojn kun 431 lernantoj, plie bibliotekon kaj studejon.

Koncepto de la lernejo[redakti | redakti fonton]

La lernejo estas gimnazio kun okjara ciklo de studado. Establinto estis ministerio de instruado, ekde 2001 administras ĝin Sudmoravia regiono.

Klasĉambro de biologio

En la gimnazio studas 490 lernantoj en dek ses klasoj. La lernejo ĉiujare akceptas du novajn klasojn (post la 5-a klaso de la elementa lernejo).

Enkadre de Brno estis la gimnazio en Řečkovice aprezata kiel la plej bona kaj unu el la plej prestiĝaj lernejoj en Ĉeĥio.

Klasĉambro de fiziko

La gimnazio eldonas lernejan gazeton GiloTina.

Klasambro de informadiko

Ekde 1995 laboras en la lernejo ankaŭ kantkorpuso, kiu regule partoprenas en Kristnaska festivalo "Pontoj inter urboj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]