Gimnazio Sankta Kruco
Gimnazio Sankta Kruco | ||
---|---|---|
lernejo | ||
Komenco | 1904 vd | |
Geografia situo | CH1903: 578637 / 182930 (mapo)46.7971917.158805Koordinatoj: 46° 47′ 50″ N, 7° 9′ 32″ O; CH1903: 578637 / 182930 (mapo) | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Situo | Friburgo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Gimnazio Sankta Kruco (france Collège Sainte Croix, germane Gymnasium Heilig Kreuz) estas lernejo por gimnazianoj el la svisa kantono Friburgo. Ĝi estas dulingva, kiel la kantono, ĉar multaj gelernantoj alvenas tien el la du partoj de la kantono. La Gimnazio Sankta Kruco estas ĉe la Perola Bulvardo, apud la Perola mezlernejo. Tiun lernejon unue estas kreita en la jaro 1904, kiel virina universitato, sed, en la jaro 1909, ĝi iĝis reale gimnazio[1].
Ekzistas amuza kaj amika rivaleco inter la Gimnazio Sankta Kruco kaj la Gimnazio Sankta Miĥaelo, kiu estas unu el la du aliaj gimnazioj de la urbo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La Akademio Sankta Kruco[redakti | redakti fonton]
En la jaro 1904, estas kreita virina universitato, ĉar la Friburga Universitato ne akceptis virinojn, en tiu momento. Sed rapide ĝi akceptis ilin kaj oni ne plu bezonis tiun ĉi universitaton.
Tial oni uzis la domojn, kiel Akademio por knabinoj. Ties instruistinoj estis la monaĥinoj de la Sankta Kruco de Menzingeno. Ĝis la 1950-aj jaroj, Sankta Kruco estis precipe internulejo kaj havis proksimume 150 instruatojn[2]. La tempo evoluis, kaj, iom post iom, la monaĥinoj iĝis malpli multaj. La lasta el ili, Uta Fromherz, ĉesis laboradi tie en la komenco de la 21-a jarcento.
La publika gimnazio[redakti | redakti fonton]
En la jaro 1983, la Ŝtato kondukis la lernejon. Post tiam, ekleziuloj ne plu kondukis la gimnazion, kaj sekulara rektorino kondukas nun la lernejon. Ŝia nomo estas Gisela Bissig.
Kiam la gimnazio iĝis ŝtata, la lernejo iĝis gea, kaj ricevis novan sportejon, kion antaŭe ne havis la akademio. La famaj nigraj domoj de la gimnazio estis konstruataj ankaŭ en la jaro 1983. Finfine, en la jaro 2018[3], voĉdonado permesis konstrui novan domon kaj kafejon.
Vivo en la gimnazio[redakti | redakti fonton]
La dulingva gimnazio Sankta Kruco proponas multajn kursojn laŭ la friburga gimnazia lernoplano[4]. Inter aliaj, oni povas lerni matematikon, la germanan lingvon, la francan lingvon, la latinan lingvon, la antikvan grekan lingvon, la italan lingvon, ĥemion, biologion, k.t.p. Ekzistas ankaŭ eksteraj kursoj, ekzemple la teatrotrupo de Sankta Kruco kaj Sankta Miĥaelo, la ĥoro kaj la ĵaz-grupo de la gimnazio. La lernantoj povas ankaŭ partopreni en la lernanta konsilio, kiu helpis la rektorteamon konduki la lernejon. Unufoje eĉ organiziĝis esperanta kurso por gekomencantoj.
Famaj lernintoj[redakti | redakti fonton]
- Alain Berset, federala konsiliulo;
- Johano Karlo 1-a, reĝo de Hispanio el 1975 ĝis 2014;
- Isabelle Chassot (fr), politikistino friburga;
- Jeanne Niquille (fr), verkistino;
- Antoine de Saint-Exupéry franca verkisto.
Famaj instruistoj[redakti | redakti fonton]
- Pierre Voélin (fr), poezisto, estis franclingva instruisto;
- Marie-Luce Romanens (fr), orientiĝadistino kaj instruisto de ĥemio kaj biologio;
- Cédric Tamani (de), skeletonisto kaj sportinstruisto.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ retligilo (france) : Collège Sainte-Croix / Kollegium Heilig Kreuz - Présentation (cscfr.ch)
- ↑ (france) Collège Sainte-Croix / Kollegium Heilig Kreuz - De l'Académie au Collège (cscfr.ch)
- ↑ Rezultoj (france) : Elections et Votations (wabsys.ch)
- ↑ Klarigo (france) : Maturité gymnasiale | État de Fribourg
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Michel Charrière kaj Uta Fromherz, Sainte-Croix: de l'Académie au Collège = Heilig Kreuz: von der Akademie zum Kollegium : 1904-2004, Fribourg: Collège Sainte-Croix, 2005. (OCLC 146124017)