Giovanni Daminelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Daminelli
Persona informo
Naskiĝo 2-a de aŭgusto 1943
en Bergamo (Italio
Morto 26-a de marto 2019
en Milano
Lingvoj Esperanto
Nacieco itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 2000
vdr

Giovanni Daminelli (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1943 en Bergamo, Italio, mortinta la 26-an de marto 2019 en Milano) estis doktoro pri matematiko. Li fariĝis en 2012 prezidanto de IKUE.

Esperantisto ekde 2000, en 2003 li akiris la superan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Li prezidantis la italan sekcion de IKUE (Italan Unuiĝon de Katolikaj Esperantistoj) - ekde 2003 - kaj estis kontoreviziisto de IKUE. Li redaktis “Katolika Sento”, kreis kaj prizorgis la oficialan paĝaron de la itala IKUE-sekcio (www.ueci.it). Li gvidis E-kursojn en Milano ĉe la “Universitato de la tria aĝo” kaj en la urba E-klubo. Ekster IKUE, li estis membro de la paŝtista konsilio de sia paroĥo, sekretario de la Itala Instituto de Esperanto kaj konsiliano de la E-klubo de Milano.[1] Ekde 2003 li estis prezidanto de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (UECI).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konsultita la 11-an de junio 2015. Arkivita el la originalo je 2017-12-26. Alirita 2015-06-11.
  2. Katolika Sento N.5-2003 alirita la 20-an de decembro 2022

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]