Giovanni de Vecchi
Aspekto
Giovanni de Vecchi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1536 en Sansepolcro |
Morto | 13-an de aprilo 1614 (78-jaraĝa) en Romo, Italio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Giovanni de' Vecchi (1536, Sansepolcro – 1614) estis itala pentristo de la Renesanco.
Li estis metilernanto kun la pentristo Raffaellino del Colle, poste kun Taddeo Zuccari, kiun li helpis en la interna dekoracio de la Villa Farnese en Caprarola, ĉefa verko de la estetiko de Manierismo. Por la kupolo de la preĝejo Jesuo, li pentris la kvar doktorojn de la Eklezio (Gregorio, Ambroso, Jeromo, kaj Aŭgusteno). La mozaikoj por la tribuno de la Baziliko Sankta Petro montrantaj la figurojn de Sankta Johano kaj Sankta Luko estaa bazitaj sur liaj bildoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Farquhar, Maria (1855). Ralph Nicholson Wornum, ed. Biographical catalogue of the principal Italian painters. Woodfall & Kinder, Angel Court, Skinner Street, London; Ciferecita fare de Googlebooks el kopio de Oxford University la 27an de Junio, 2006. pp. 193–4.