Raffaellino del Colle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raffaellino del Colle
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1494 (1494-11-30)
en Sansepolcro
Morto 17-an de novembro 1566 (1566-11-17) (71-jaraĝa)
en Sansepolcro
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Okupo
Okupo pentristo • fresco painter
vdr

Raffaellino del Colle (1490–1566) estis italaj manierisma pentristo aktiva ĉefe en Umbrio. li naskiĝis en Colle, Borgo Sansepolcro, Toskanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis nomita ankaŭ Raffaellino della Colle. Raffaellino estis disĉiplo de Rafaelo, kiun li helpis por la dekorado de la Farnesina kaj la ĉambroj de Vatikana Palaco. Post la morto de Rafaelo, Raffaellino plulaboris en Vatikano, helpante finigi la Sala di Constantino kavkan tiam sub la estreco de Giulio Romano. Post la Disrabado de Romo de 1527, Raffaellino kaj aliaj artistoj disiĝis tra Italio, ĉefe revene al siaj hejmurboj. Rafaellino iris al Città di Castello, ĉe sia naskoloko, kie li pentris altar-pecojn por la ĉefaj preĝejoj, kiuj nun troviĝas ĉefe en la Municipa Arta Galerio tiuurbe. Li laboris ankaŭ en Borgo San Sepolcro kaj aliloke. En 1536, Vasari komisiis lin por efemera stratdekorado por la triumfa eniro de Karlo la 5-a en Florenco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Freedberg, Sydney J.. (1993) “Painting in Italy, 1500-1600”, Pelican History of Art. Penguin Books Ltd, p. 263–4.
  • Chieli, Francesca. (2005) “Città di Castello”, Itinerari d'Arte e di Storia. Elemond, p. 31–35.
  • Casa Cappellino Arkivigite je 2010-07-11 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]