Girișu de Criș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Girişu de Criş)
Girișu de Criș
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bihor
Alinome Körösgyéres (hungare)
Iama hungara departemento Bihar
Situo 47° 4′ N, 21° 46′ O (mapo)47.06861111111121.763333333333Koordinatoj: 47° 4′ N, 21° 46′ O (mapo)
Girișu de Criș (Rumanio)
Girișu de Criș (Rumanio)
DMS
Map
Poŝtkodo 417270
Loĝantaro
– komunumo 5.256 (en 2002)
– vilaĝo 1.255 (en 2002)
vdr

Girișu de Criș [ĝiriŝu de kriŝ] (hungare: Körösgyéres [kørøŝdje:reŝ]) estas komunumo en Rumanio okcidente de Oradea. Administre apartenas al ĝi Cheresig, Tărian kaj Toboliu.

La nomoaldono "de Criș" rilatas al rivero Criș ("rapida Criș"), kiu norde kaj okcidente preterpasas la vilaĝon kaj 10 km malsupre iras en Hungarion. La hungara nomo de tiu rivero (Körös) influis ankaŭ la hungaran nomon de la vilaĝo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi nombris 1 932 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 233 (rumanoj, 2 % da hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unue menciita skribe en 1326. Ĝis 1919 kaj inter 1939 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.