Gistaín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gistaín
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22367
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 122  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 0° 20′ O (mapo)42.5911111111110.33416666666668Koordinatoj: 42° 35′ N, 0° 20′ O (mapo) [+]
Alto 1 378 m [+]
Areo 75,896607 km² ( 758 9.6 607 ha) [+]
Gistaín (Provinco Ŭesko)
Gistaín (Provinco Ŭesko)
DEC
Gistaín
Gistaín
Situo de Gistaín
Gistaín (Hispanio)
Gistaín (Hispanio)
DEC
Gistaín
Gistaín
Situo de Gistaín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gistaín [+]
vdr

Gistaín [ĥistaIN] (aragone Chistén) [ĉisTEN] (oficiale, Gistaín/Chistén) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

En la loko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo, nome ĉistabina.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ekfluejo de la rivero Cinqueta.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Sobrarbe, lime kun Francio norde, San Juan de Plan oriente, Plan sude, kaj Bielsa okcidente. Parto de la municipa teritorio estas okupata per la Natura Parko Posets-Maladeta.

La loĝloko Gistaín mem (1 422 msm)[1] estas je 143 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ montara ŝoseo A-2609 el apuda San Juan de Plan oriente kaj Plan sude. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turdomego Tardán.

Temas pri mezepoka loĝloko kun turdomegoj defendaj.

Komence de la 19-a jarcento kaj Gistaín kaj tuta Sobrarbe estis damaĝitaj pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Gistaín mem kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 129 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la turdomegoj kaj la preĝejo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gistaín en la hispana Vikipedio.