Giulio Cappa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giulio Cappa
Persona informo
Naskiĝo 1951
en Italio Romo, Italio
Lingvoj Esperantoitala
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Giulio Cappa (naskiĝis en 1951 en Romo, Italio) estas itala literaturisto, kiu ankaŭ aktivas kiel esperantlingva verkisto kaj aparte kiel tradukisto de la itala al Esperanto. Kiel studento pri literaturo en la 1970-aj jaroj en Romo, li estis membro de la intelekte fekunda Roma Esperanto-movado kaj de la tiel nomata roma skolo de Esperanto-muziko, en kiu je gvido de la kantisto kaj gitaristo Gianfranco Molle en artisma simbiozo partoprenis ankaŭ interalie Renato Corsetti, Marcella Fasani, Paolo Piccirilli, Susanna Castelviva kaj Mario Milan. Tiam li aparte tradukis tekstojn de socikritikaj kantoj al Esperanto - multajn el tiuj kantaj tradukoj muzike prezentis Gianfranco Molle, Marcella Fasani, Guido Brandenburg kaj Susanna Castelviva. Fine de la 1970-aj jaroj li estis redaktoro de la revuo Kontakto. Poste sekvis pli ampleksaj literaturaj tradukoj, interalie en 1995 la baladoj de la unuaj tri tagoj el la verkego Dekamerono de Giovanni Boccaccio.

Nun li loĝas en la aosta valo. Eksplicite li menciiĝas kiel "fama aostano" en aktuala itallingva libro de 2013, Valdostani. Guida ai migliori difetti e alle peggiori virtù, kaj en ties recenzoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]