Golden Earring
| Golden Earring | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| muzika grupo | |||||
| Komenco | 2-a de septembro 1961 vd | ||||
| Landoj | Nederlando vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
Golden Earring estis nederlanda rok-bando, fondita en 1961 en Hago kiel The Golden Earrings. Ili akiris tutmondan famon per siaj internaciaj kantosukcesoj Radar Love en 1973, kiu atingis la unuan lokon en la nederlandaj pintolistoj, estis inter la dek pintaj en Britio kaj la dektria en Usono,[1][2] Twilight Zone en 1982 kaj When the Lady Smiles en 1984.[1] Dum sia kariero, ili havis preskaŭ 30 dekpintajn unuopaĵojn en la nederlandaj pintolistoj kaj publikigis 25 studialbumojn.
La bando trairis plurajn ŝanĝojn en la komenco, kaj atingis stabilecon en 1970, konsistanta el Rinus Gerritsen (baso kaj klavaroj), George Kooymans (voĉoj kaj gitaro), Barry Hay (voĉo, gitaro, fluto kaj saksofono) kaj Cesar Zuiderwijk (tamburoj kaj perkutado), kio restis senŝanĝa ĝis la bando rompiĝis en 2021 post la diagnozo de ALS ĉe Kooymans. Ankaŭ pliaj aliaj muzikistoj aperis en mallongaj komponaĵoj kun la bando laŭlonge de ĝia historio.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- Just Ear-rings (1965)
- Winter-Harvest (1967)
- Miracle Mirror (1968)
- On the Double (1969)
- Eight Miles High (1969)
- Golden Earring (1970)
- Seven Tears (1971)
- Together (1972)
- Moontan (1973)
- Switch (1975)
- To the Hilt (1976)
- Contraband (1976)
- Grab It for a Second (1978)
- No Promises...No Debts (1979)
- Prisoner of the Night (1980)
- Cut (1982)
- N.E.W.S. (1984)
- The Hole (1986)
- Keeper of the Flame (1989)
- Bloody Buccaneers (1991)
- Face It (1994)
- Love Sweat (1995)
- Paradise in Distress (1999)
- Millbrook U.S.A. (2003)
- Tits 'n Ass (2012)
- The Hague EP (2015)
Anoj
[redakti | redakti fonton]
- Rinus Gerritsen – baso, klavaroj, gitaro, harmoniko (1961–2021)
- George Kooymans – gitaro, voĉo (1961–2021)
- Barry Hay] – voĉo, gitaro, fluto, saksofono (1967–2021)
- Cesar Zuiderwijk – tamburoj, perkutado (1970–2021)
- Fred van der Hilst – tamburoj, perkutado (1962–1965)
- Hans van Herwerden – gitaro (1962–1963)
- Peter de Ronde – gitaro (1963–1966)
- Frans Krassenburg – voĉo (1964–1967)
- Jaap Eggermont – tamburoj, perkutado (1965–1969)
- Sieb Warner – tamburoj, perkutado (1969–1970)
- Bertus Borgers – saksofono (1973–1976)
- Eelco Gelling – gitaro (1973–1975, 1976–1978)
- Robert Jan Stips – klavaroj, sinteziloj (1974–1976, 1977–1978, 1980, 1982, 1986)
- John Lagrand – harmoniko (1979)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Steve Huey. "Golden Earring Biography". AllMusic. Alirita la 8an de decembro 2021.
- ↑ US-Singles: Joel Whitburn's Top Pop Singles 1955–2006. Billboard Books, New York 2007, (ISBN 0-89820-172-1) / US-Alben: The Billboard Albums von Joel Whitburn, 6a Eldono, Record Research 2006, (ISBN 0-89820-166-7)

