Gonsbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gonsbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rheinhessen, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 9,82 km
Fluo
Fonto per la kunfluo de Aubach kaj Königsbornbach en Mainz-Finthen
- Alteco super marnivelo 148 m
Enfluejo en Majenco en la Rejnon
- Alteco 93 m
Geografio
vdr

La rojo Gonsbach estas 9,82 km longa maldekstra alfluanto de la Rejno en Rheinhessen, en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La rojo Gonsbach kaj ĝiaj alfluantoj trafluas la Majencajn urbopartojn Layenhof, Finthen, Gonsenheim kaj Mombach. La rojo ekestas en Mainz-Finthen kiam kunfluas la du rojoj Aubach kaj Königsbornbachen. La Aubach donas la pli grandan akvokvanton, sed havas malbonan akvokvaliton. En Gonsenheim alfluas Hemelfloss, Leichborn kaj Waschbach. La akvokvalito pliboniĝas tiam.

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

La Gonsbach estas ĉefe karbonata rojo pro la baza kalkŝtona rokaĵo.

La pH-valoro varias inter 7,8 kaj 8,7. Rimarkebla estas la alta geogena sulfata kvanto en la akvo (~150 mg/l). Kloridaj pintoj aperas nur ĉe enfluoj el la kanala sistemo. La nitratoŝarĝo estas alta (ĉ. 40 mg/l). Tial la kvanto de nitrito kaj amonio estas alta.

Renaturigado[redakti | redakti fonton]

Printempe de 2013 oni komencis la laborojn por renaturigado de la rojo.[1]

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La nomo Gonsbach disvastiĝis en la 1960aj kaj 1970aj jaroj tra tuta Germanio pro la karnavala grupo Gonsbach-Lerchen el Mainz-Gonsenheim.
  • La politika kantfaristo Franz Josef Degenhardt prikantis la rojon en la kanto Im Gonsbachtal en la jaro 1977.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.mainz.de/WGAPublisher/online/html/default/mbeh-97pjrs.de.html Arkivigite je 2014-11-09 per la retarkivo Wayback Machine Presseservice der Landeshauptstadt Mainz, Renaturierung des Gonsbachs: Jetzt geht es richtig los!, mainz.de, 2013-05-14, 2013-08-13 en germana