Gonzalo Higuaín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gonzalo Higuaín

Gonzalo Higuaín (naskiĝis la  10-an de decembro 1987(nun 1987-12-10) en Brest (Francio), do nun 36-jara) estas argentina futbalisto. Li naskiĝis kiel filo de argentinaj gepatroj: la patro tiutempe estis profesia futbalisto en la futbalklubo de Brest, sed en aĝo de 10 monatoj la bebo Gonzalo Higuaín forlasis Francion direkte al Argentino kaj ne revenis ĝis la Futbala Mondpokalo 1998. Samkiel la patro kaj la du pli aĝaj fratoj, kiuj iĝis futbalaj profesiuloj en la usona klubo Columbus Crew, Gonzalo fariĝis profesia futbalisto. Inter alie li estis membro de la argentina nacia teamo de futbalo en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko kaj de la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Ekster naciaj matĉoj li ekde la jaro 2007 aktivas kiel membro de la unua vira teamo de la itala klubo SSC Napoli.

Ŝablono:Ĝermo argentina futbalisto