Goran Ivanišević
Aspekto
| Goran Ivanišević | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 13-an de septembro 1971 (54-jaraĝa) en Split |
| Lingvoj | kroata |
| Loĝloko | Montekarlo |
| Ŝtataneco | Kroatio Jugoslavio Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
| Infanoj | 2 |
| Okupo | |
| Okupo | tenisisto (1988–) tenisa trejnisto |
Goran Ivanišević estas kroata tenisisto. Li naskiĝis la 13-an de septembro 1971 en Split, Dalmatio, do nun estas 54-jara. Ekde la jaro 1988 ĝis 2004 li estis tenisa profesiulo. Interalie li en 1996 kune kun la samlanda tenisistino Iva Majoli gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Nun li vivas en Montekarlo, Monako.

