Goran Prpić
Aspekto
| Goran Prpić | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de majo 1964 (61-jaraĝa) en Zagrebo |
| Lingvoj | kroata |
| Loĝloko | Zagrebo |
| Ŝtataneco | Kroatio |
| Okupo | |
| Okupo | tenisisto (1984–) tenisa trejnisto |
Goran Prpić estas kroata tenisisto, kiu ĝis la jaro 1991 ludis por la tiama ŝtato Jugoslavio. Li naskiĝis la 4-an de majo 1964 en Zagrebo, do nun estas 61-jara. Ekde la jaro 1984 ĝis 1996 li estis tenisa profesiulo. Interalie li en 1991 kune kun la tenisistino Monica Seles nome de Jugoslavio gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

