Gorgo (Sparto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gorgo)
Gorgo
homo
Verko Civilization VI
Informoj
Sekso ina
Nacieco Sparto
Patro Cleomenes I
Edzo/Edzino Leonidaso la 1-a
Infanoj Pleistarĥo
vdr

Gorgo estis Sparta reĝino, edzino de granda reĝo de Sparto Leonidaso la 1-a.

Ŝia deveno estis ankaŭ reĝa, ĉar ŝi estis filino de Leonidasa frato Kleomemo la 1-a. Post morto de Kleomemo Leonidaso fariĝis reĝo kaj edziĝis kun Gorgo, ĉar en tiu tempo estis permesite, ke onklo edziĝis kun sia nevino. Ŝi naskis al li filon nomatan Pleistarĥo. Sed la reĝo Leonidaso kun ŝi multe da tempo ne ĝuis. Lia patro Anaksandrido la 2-a sukcesis forpuŝi atakojn de la persa reĝo Dario la 1-a, sed Daria filo Kserkso la 1-a volis ankaŭ kompari siajn fortojn kun Sparta reĝo. Pro tio Leonidaso kun sia armeo da proksimume 7.000 batalantoj inkluzive de 300 hoplitoj forvojaĝis en pasejon apud Termopilo, kie malgraŭ heroa militado de grekoj estis venkita kaj mortigita.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gorgó en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]