Gottfried de Strasburgo
Etoso
Gottfried de Strasburgo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gottfried von Strassburg | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1179 en Strasburgo | |
Morto | 30-an de novembro 1214 (35-jaraĝa) | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | Minnesänger (en) komponisto poeto verkisto vd | |
Aktiva dum | 12-a jarcento–13-a jarcento vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Tristan ❦ Lieder vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gottfried de Strasburgo, germana poeto (m. ĉ. 1210) kiu verkis longan romancon, Tristan, pri la legendo de Tristan kaj Iseult. Oni taksas la poemon majstroverko de la mezepoka germana literaturo, kaj ĝi inspiris la operon Tristano kaj Izoldo de Richard Wagner.
Gottfried de Strasburgo mortis antaŭ ol li finis la poemon: ĝin kompletigis Ulrich von Türheim de Augsburg kaj Heinrich von Freiberg. Pri la vivo de Gottfried oni scias nur ke li devenis de, aŭ loĝis en, Strasburgo. La plej fruaj manuskriptoj de la poemo enhavas iometon da la dialekto de Alzaco.
Gottfried diris en la poemo ke lia fonto estas la verko de Tomaso de Anglio pri la legendo. Gottfried verkis 19,548 liniojn antaŭ sia morto, plejparte en rimantaj distikoj.