Gradimir Kragiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gradimir Kragiĉ

Gradimir Kragiĉ (serbe: Градимир Крагић / Gradimir Kragić; naskiĝis la 13-an de oktobro 1956) estas blinda serba esperantisto naskita kaj vivanta en Banja Vruĉica apud Tesliĉ (Respubliko Serba).

Gradimir Kragiĉ esperantiĝis en la 1970-aj jaroj. En 1985 li kunfondis Esperanto-societon »Tesliĉ« en Tesliĉ. Li estis loka aktivulo ĝis la milito en Bosnio kaj Hercegovino. Dum la milito, kiam la esperantista movado malaktiviĝis en tiama Bosnio kaj Hercegovino, li reaktivigis la Esperanto-Societon »Tesliĉ« kaj iom poste komencis kaj helpis ekstarigi la Urban Esperanto-Societon »La Mondo« en Banjaluko, kaj pli poste ankaŭ Esperanto-Ligon de Respubliko Serba (ELRS). Li ankaŭ estis la unua prezidanto de ELRS. Dum longa tempo li estis la plej aktiva esperantisto kaj en Bosnio kaj Hercegovino kaj en Respubliko Serba. Li plurfoje estis prezidanto de Esperanto-Societo »Tesliĉ«.

Gradimir Kragiĉ estas delegito kaj fakdelegito de UEA. Li ankaŭ estas aktiva radioamatoro (voksigno E73KG)[1], kaj aktiva komputilisto por blinduloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. E73KG ĉe la radioamatora datumbazo QRZ https://www.qrz.com/db/E73KG