Granda Floppa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotaĵo de la karakalo Goŝa

Granda Floppa (angle Big Floppa; ankaŭ estas konata kiel simple Floppa; meze de rusparolantoj estas konata kiel ŜljopaGranda Ŝljopa (ruse Большой Шлёпа), aŭ La Granda Rusa Kato (ruse Большой Русский Кот)) - estas karakalo, kiu fariĝis persono de interretaj memeoj.

Biografio kaj populareco[redakti | redakti fonton]

Pentrita Ŝljopa

La reala nomo de Floppa estas Goŝa. Li naskiĝis en 2017 en Ukraino, sed post du monatoj estis transigita al Rusio, al la moskva familio de Bondarevoj, kie li loĝas ĝis nun.

Je la fino de 2019 fotaĵo de Goŝa estis publikigita en Instagramo kaj fariĝis tre populara. En januaro de 2020 la alinomo "Floppa" aperis kaj la memeo populariĝis ekster Instagramo.

Laŭ la interreta folkloro, Floppa ŝercas, instruas pri kuirado de pelmenoj, ŝatas mentaj spickuketojn kaj estas militkrimulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]