Granda Montrealo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Montrealo
Metropola areo
metropolitan community of Quebec [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

- koordinatoj45° 33′ 36″ N, 73° 39′ 36″ U (mapo)45.56-73.66Koordinatoj: 45° 33′ 36″ N, 73° 39′ 36″ U (mapo)
Areo3 837,15 km² (383 715 ha) [+]

Loĝantaro3 979 402 [+] (2019)
Denseco1 037,07 loĝ./km² [+] [+]

Granda Montrealo (Kebeko)
Granda Montrealo (Kebeko)
DEC
Granda Montrealo
Granda Montrealo

Map
Granda Montrealo

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Granda Montrealo (france Grand Montréal; angle Great Montreal) estas la metropola areo centrita sur la grandurbo Montrealo. Ĝi havis 3 635 571  loĝantojn laŭ la rezultoj de la censo de 2006, kio faras ĝin la plej loĝata regiono en la provinco Kebekio kaj la dua plej loĝata en Kanado, post la Toronto Metropola Areo [1].

La termino Granda Montrealo estas uzata ordinarlingve por rilati al du malsamaj areoj, la censa metropola areo de Montrealo (CMA), determinita de la ŝtata statistika agentejo Statistiko Kanado ; kaj la Montreala Metropola Komunumo (france, Communauté Métropolitaine de Montréal (CMM) kaj angle, Montreal Metropolitan Community), kiu estas gvidita fare de prezidanto (nuntempe la urbesto de Montrealo Gérald Tremblay) [2][3].

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Du ĉefaj zonoj estas distingitaj ene de la areo,

  • La interna ringo, formita de dense loĝitaj municipoj situantaj en la najbareco de la centra Montrealo. Inkludas la tutan insulon Montrealo, Lavalo kaj Longejlo ;
  • La ekstera ringo, konsistigita de malalt-densecaj municipoj situantaj sur la periferio de la Montreala metropolitena areo. La plej multaj el tiuj grandurboj kaj urboj estas duonkamparaj. Specife, la esprimo eksteraj antaŭurboj rilatas al la antaŭurboj kiuj situas sur la norda bordo de la Sankta Laŭrenco (Norda Ringo sur la mapo), kaj tiuj kiuj estas sur la suda bordo de la sama rivero, kun la escepto de la grandurbo de Longejlo, (Suda Ringo sur la mapo).

La Montreala Censa Metropola Areo (CMA) ampleksas naŭdek municipojn kovrantajn areon de 4,258.97 km² kun populacio de 3,635,571 loĝantoj laŭ la 2006-datita censo. 1

La Montreala Metropola Komunumo (CMM) ampleksas okdek du municipojn kovrantajn areon de 3,838 km² kun laŭtaksa populacio en 2010 de 3,859,318  loĝantoj.

Listo de la plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

# Urbo Regiono Loĝantaro (2016)
1 Montrealo Insulo Montrealo 1,704,694
2 Lavalo Insulo Jesuo 422,993
3 Longejlo Montereĝio 239,700
4 Terrebonne Lanodierio 111,575
5 Brossard Montereĝio 85,721
6 Repentigny Lanodierio 84,285
7 Saint-Jérôme Laŭrentidio 74,346
8 Blainville Laŭrentidio 56,863
9 Mirabel Laŭrentidio 50,513
10 Dollard-Des Ormeaux Montrealo 48,899

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]