Granda ekvizeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda ekvizeto
Equisetum telmateia stem.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pteridofitoj Pteridophyta
Klaso: Ekvizetopsidoj Equisetopsida
Ordo: Ekvizetaloj Equisetales
Familio: Ekvizetacoj Equisetaceae
Genro: Ekvizeto Equisetum
Specio: Equisetum telmateia Ehrh. (1783)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Granda ekvizeto (latine Equisetum telmateia) estas specio el la familio ekvizetacoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Estas facile distingi ĝin de aliaj ekvizetoj pro ĝia alteco, kiu povas atingi 2 metrojn. Tiu planto prezentas 2 tipojn: nome fekundaj tigoj kaj nefekundaj tigoj. Ĉe la du tipoj, la folioj estas reduktitaj al du simplaj kolumnoj situantaj ĉe la nodoj de la tigoj kaj branĉetoj, kiel mallonga denta ingo. Ĉe tiu specio, tia ingo havas inter 20 kaj 30 malhelkolorajn dentojn.

Vegetativa aparato[redakti | redakti fonton]

Nefekundaj tigoj estas densaj, helverdaj kaj kavaj en la centro. Ili prezentas inter 20 kaj 40 fajnajn laǔlongajn ripojn ĉe la surfaco. Ili portas verticilojn de branĉetoj je la nivelo de siaj nodoj, kiuj memformiĝas sub foliaj kolkrispaĵoj.

Reprodukta aparato[redakti | redakti fonton]

La fekundaj tigoj neniam estas disbranĉigitaj kaj do ili neniam prezentas branĉetojn. Ili portas grandan pintan spikon, longforman, kiu konsistas el sporangioforoj disponitaj inter verticiloj aǔ pedunkloj; ili produktas verdajn sporojn.

Disvastiĝo kaj loĝloko[redakti | redakti fonton]

Tiu planto troviĝas en arbetaĵoj, humidaj densejoj aǔ herbejoj, en vojfosaĵoj, ĉe fontojrandoj, kaj apud ombraĵaj riveretoj, kaj ankaŭ, pli anekdote, sur ŝtupoj ĉe kalkŝtonaj marbordaj klifoj. Interalie ĝi kuŝas en kelkaj tipoj de grandherbejo en diversaj situacioj, ĉe argilaj grundoj aǔ ŝlimaj aǔ pli certe alkalaj, humidaj, sufiĉe riĉaj pri nutraĵoj aû kalkaĵoj, kune kun hirta epilobio, komuna kano, heĝa konvolvulo, kanaba eǔpatorio, granda urtiko, herbejreĝino kaj la aliaj tipaj grandherbejaj plantoj.

Ĝi kreskas en mezvarmaj regionoj de la malnova mondo.

Uzefikoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia uzado povas provoki digestajn malordojn, neǔrologiajn kaj muskolajn malnormalaĵojn al brutaro, ĉefe al la ĉevaloj, pro ĉeesto de tiaminazo kiu inhibicias la produkton de vitamino B1.