Granda formo
Granda formo estas ĝenra karakterizo de relative grandampleksa verko. Kutime la grandan amplekson kaŭzas bezono esprimi malsimplan komplekson da ideoj, tial verkoj grandformaj (ekz-e romano) havas pli malsimplan strukturon ol la verkoj malgrandformaj (ekz-e novelo, fablo).
Ekzemploj pri grandaj formoj:
- simfonio, opero, oratorio en muziko;
- romano, epopeo en literaturo;
- klasikaj tragedio kaj komedio teatraj;
- fresko en pentrarto.