El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graziano Pellè - prononco laŭ sistemo IFA [ɡratˈtsjaːno pelˈlɛ], naskiĝis la 15-an de julio 1985(nun 1985-07-15) en San Cesario di Lecce, do nun 38-jara - estas itala profesia futbalisto. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira itala nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis kadre de la nacia teamo en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo.