Grikanoj
Grikanoj | |
---|---|
etno | |
grekoj | |
Greeks in Italy | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Italiot Greek | |
La grikanoj, parolantoj de loka lingvo nomata griko, estas etna greka komunumo de Suda Italio. En la greka el etno nomatas Γκρίκο, do gríko, en la itala la etnanoj plurale ankaŭ nomatas Grecanici, prononco [grekaNIĉi], en Kalabrio. Ili troviĝas ĉefe en regionoj Kalabrio kaj la duoninsulo Salento en suda Apulio (pli-malpli la provinco Leĉo). La grikanoj estas restaĵoj de la iam grandaj antikvaj kaj mezepokaj grekaj komunumoj de suda Italio (la antikva regiono Granda Grekio, latine nomata Magna Graecia), kvankam ekzistas disputo inter akademiuloj ĉu la grikana komunumo devenas rekte de malnovgrekoj aŭ de pli lastatempaj mezepokaj migradoj dum la bizanca dominado.
Multjara debato pri la origino de la dialekto griko produktis du ĉefajn teoriojn pri la originoj de la dialekto. Laŭ la unua teorio, evoluigita fare de Giuseppe Morosi en 1870, griko originis de la helenisma kojnea greka lingvo kiam en la bizanca epoko ondoj de enmigrintoj alvenis de Grekio al la duoninsulo Salento. Kelkajn jardekojn post Morosi, la germana lingvisto Gerhard Rohlfs asertis anstataŭe ke griko estis loka vario evoluinta rekte el la malnovgreka.
Grekaj homoj vivas en Suda Italio dum jarmiloj, komence alvenante en Suda Italio en multaj ondoj de migradoj, de la malnovgreka koloniigo de Suda Italio kaj Sicilio en la 8-a jarcento antaŭ nia erao ĝis la bizancaj grekaj migradoj de la 15-a jarcento de nia erao kaŭzitaj de la Otomana konkero. En la mezepoko, grekaj regionaj komunumoj estis reduktitaj al izolitaj enklavoj. Kvankam la plej multaj grekaj loĝantoj de Suda Italio fariĝis tute italigitaj tra la jarcentoj, la grikana komunumo povis konservi sian originan grekan identecon, heredaĵon, lingvon kaj kulturon, kvankam eksponiĝo al la modernaj amaskomunikiloj iom post iom eroziis la kulturajn tradiciojn kaj lingvon.