Griza platnaza simio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza platnaza simio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Cercopithecidae
Genro: Rhinopithecus
Specio: R. brelichi
Rhinopithecus brelichi
Thomas, 1903
Konserva statuso
vdr

La griza platnaza simio (Rhinopithecus roxellanae brelichi) el la specio de primatoj kaj familio de kolobidedoj produktiĝas nur en Fanĝing-montaro de Gujĝoŭ-provinco, Ĉinio. Ĝia korpo estas malhelgriza, kun helgrizaj haroj sur la brusto kaj ventro kaj kun grandaj blankaj makufoj sur ia ŝultroj. En 1967 kaj 1968 oni kaptis du tiajn simiojn.

La grizaj platnazaj simioj aktivadas ĉefe en foliarbaroj 1 400-1 800 metrojn super la marnivelo. Ordinare dekoj da tiaj simioj grupiĝas kaj vivas kune sur arboj. Ili manĝas sovaĝajn fruktojn, ŝosojn, ĝermojn kaj foŭojn. Ili korpe similas al la ordinara orhara simio, sed ilia vosto estas pli longa ol ilia korpo. Nun estas ĉ. 300-500 tiaj simioj en la rezervejo de Fanĝing-montaro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eudey, A. & Members of the Primate Specialist Group (2000). Rhinopithecus brelichi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2007-07-29.