Grizbrusta turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizbrusta turdo
Grizbrusta turdo
Grizbrusta turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. obscurus
Turdus obscurus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizbrusta turdo, Turdus obscurus, esta birdospecio membro de la genro de Turdoj ene de la familio de Turdedoj.

Ili reproduktiĝas en densaj arbaroj de koniferoj kaj tajgo oriente de Siberio. Ili estas ege migrantaj, kaj vintras suden al sudorienta Azio kaj Indonezio. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Ili nestumas en arboj, kie la ino demetas 4-6 ovojn en simpla nesto. Migrantaj kaj vintrantaj birdoj ofte formas etajn arojn. Ili estas ĉiomanĝantaj kaj nutras sin el ampleksa vario de insektoj, tervermoj kaj beroj.

Temas pri bela turdo, kun grizaj dorso kaj kapo, tiu kun nigra traokula strio, bordita je blanko ĉefe supre kio estas pli videbla. La centra brusto estas griza (de kio devenas la nomo) kaj la flankoj estas kontraste tre oranĝkoloraj kaj preskaŭ fermas la grizon de la supra brusto, dum la ventro estas blanka. Ambaŭ seksoj estas tre similaj, sed nematuruloj havas pli brunan dorson. Ĉiukaze la latina scienca nomo Turdus obscurus pravas ĉar temas pri sufiĉe malhela (obscurus) au griza turdo.

La masklo havas simplan fajfan kanton, similan al tiu de la rilata Viskoturdo.

En 2007 ekzemplero de Grizbrusta turdo estis vidata en Jerusalemo, Israelo.[1] Tiu estis la dua registrita vidaĵo en Israel, dum la unua okazis ĉe Eilat, en oktobro de 1996.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rare bird is sighted in Jerusalem, By MEGAN JACOBS, Nov. 5, 2007, The Jerusalem Post [1] Arkivigite je 2014-05-12 per la retarkivo Wayback Machine