Saltu al enhavo

Peer (Belgio)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grote-Brogel)
Peer
municipo
municipo en Belgio
urbo de Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Limburgo
Poŝtkodo 3990
Kodo laŭ NIS 72030
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 312  (januaro 2016)
Loĝdenso 181 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 8′ N, 5° 27′ O (mapo)51.13285.4536Koordinatoj: 51° 8′ N, 5° 27′ O (mapo) [+]
Alto 64 m [+]
Areo 86,95 km² (8 695 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Peer (Belgio)
Peer (Belgio)
DEC
Situo de Peer en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peer (Belgium) [+]
vdr

Peer (nederlande, proksimuma prononco [PE:R]) estas municipo en Belgio, kiu en 1965 ricevis la honortitolon "urbo". Komence de januaro 2016 ĝi havis 16 312 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Maaseik.

Ekde 1977 la municipoj Grote-Brogel, Kleine-Brogel kaj Wijchmaal apartenas al Peer, la ĉefa municipo.

Serio da historiaj mapoj kun rimarkindaj mencioj pri Grote Brogel kiel Bruegel

En kelkaj malnovaj mapoj **Grote Brogel** aperas okulfrape sub la nomoj *Bruegel*, *Brugel* aŭ *Breughel*, dum aliaj, foje pli gravaj lokoj tute ne estas menciitaj.

La mapoj baziĝas sur la laboro de **Jakob van Deventer**.[1]

En 1540 Sebastian Münster publikigis serion da mapoj, inter ili *"BRABANTIA V > RHENIET X < NOVA TABVLA."*[2] Sur ĉi tiu mapo Grote Brogel estas indikita kiel *Brügel*. La urboj Peer kaj Bree ankaŭ estas montritaj.

La mapo *"Belgii inferioris descriptio emendata cum circumiacentium regionum confinijs"*[3] poste estis eldonita en libroformo sub la superrigardo de **Abraham Ortelius**. Ĝi aperis unuafoje en la francolingva eldono de la ampleksa verko de Ludovico Guicciardini pri la Malsupraĵoj, *Description de tout le Pais Bas*[4], eldonita de **Christoffel Plantijn**[5] en Antverpeno en 1582. Rimarkinde, ĉi tiu mapo montras *Bruegel*, dum la urboj Peer kaj Bree ne aperas. En 1585 Mercator publikigis pli grandan version de la sama mapo.[6]

E. van Meteren, nevo de Ortelius, kreis mapeton de la Nederlandoj en kiu Bruegel estas indikita kiel *"Brügel"*.[7]

En 1597 Frans Hogenberg publikigis novan mapon de *DESCRIPTIO GERMANIAE INFERIORIS*.[8],

Johannes Mercator montras *Breughel* kaj *Brey* nur en la hodiaŭa norda Limburgo sur mapo de la Graflando Moers.[9]

Anoj de Peer

[redakti | redakti fonton]

La komponisto Armand Preud'Homme naskiĝis je la 21-a de februaro 1904 en la domo kun adreso: Kloosterstraat 37. La ĉirkaŭaĵo de Peer, probable Grote-Brogel (en la 16-a jarcento nomata Brueghel) estus la naskiĝloko de Pieter Bruegel la pliaĝa.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jacob van Deventer ([Kampen], ĉ. 1505 – [Kolonjo], [1575]) estis nederlanda kartografo.
  2. Sebastian Münster, *Brabantia V Rheni Et X Nova Tabula*, Bazelo, 1542.
  3. Belgii inferioris descriptio emendata cum circumiacentium regionum confinijs, dimensioj 23,8 × 33,3 cm, skalo ĉ. 1:2.100.000. https://uvaerfgoed.nl/viewer/image/11245_3_1284/ )
  4. Guicciardini L., *Description de tout le Pais Bas*, Plantin, Antverpeno, mapo n-ro 1, 1582.
  5. Christoffel Plantijn (naskiĝinta Christophe Plantin) (Saint-Avertin apud [Tours], ĉ. [1520] – [Antverpeno], [1a de julio] [1589]), presisto kaj eldonisto.
  6. Dosiero:1606 Belgii Mercator.jpg, skalo 1:1.500.000.
  7. Frans Hogenberg aŭ Matthias Quad, 1582, *DESCRIPTIO GERMANIAE INFERIORIS*, kuprogravuro, 23,8 × 33,2 cm, skalo ĉ. 1:2.500.000.
  8. *Descriptio Germaniae Inferioris*, Frans Hogenberg, Kolonjo, 1597, dimensioj 238 × 300 mm.
  9. Graflando Kleve kaj Murs, 24 × 17 cm. https://www.deutsche-digitale-bibliothek.de/item/65IV5YRW44M57YH5SXQKYC27RRNMBLKE