Grotoj de Sloup-Ŝoŝuvka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Interne en la grotoj

Grotoj de Sloup-Ŝoŝuvka (ĉeĥe: Sloupsko-šošůvské jeskyně) apartenas al Moravia karsto. La grotoj situas en norda rando de Moravia karsto en roka defilado de duonblinda Sloup-valo, apud suda rando de vilaĝo Sloup en Moravia karsto proksimume 9 km de urbo Blansko.

La grotoj estas mergbranĉo de la plej longa grota sistemo en Ĉeĥio – Amatora groto, unu el fontlokoj de subtera rivero Punkva kaj ĝi apartenas al science la plej signifaj kaj plej longe esplorataj grotoj en Ĉeĥio. Ĝi situas en tavolgrupo de kalkŝtonoj de devono de moravia-silezia paleozoiko. La hodiaŭa, 4 200 m longa groto je deniveligo 94 m estas duetaĝa sistemo de sinsekve malkovrataj, kunigataj kaj alirebligataj grotoj Nenio, Elinjo, Malnovaj rokoj (Sloup-grotoj) kaj Šošůvka-grotoj. Sloup-rojo, alfluanta denorde el nekarstaj mineraloj, profundigis tiun ĉi merggroton en nura rando de la karsta teritorio. Ĝis hodiaŭ ĝi trafalas sin ĉi tie sub roko nomata Hřebenáč, por ke ĝi aperu en la suba etaĝo, de kie ĝi malaperas tra sifono ĝis Sloup-branĉo de Amatora groto. La alirebligita supra etaĝo apartenas al plej alte situantaj, kaj do al la plej fruaj grotoj de Moravia karsto. Ĝi estas kunigita kun pli malfruaj etaĝoj per kelke da gigantaj abismoj.

Granda naturportalo kondukas ĝis Nenio-groto (la nomo laŭ „nenioŝtoneto“ – blanka kaĉa kalkŝtona materio sur muroj). 36 m longa kaj 21 m alta Katedralo kun riĉa karsta ornamaĵo krutas antaŭ la sekvanta Elinjo-groto. Per sia eminenta akustiko ĝi estas rekte kreita por intermitaj koncertoj de muzik- kaj kantist-ensembloj. Longa artefarita trafosaĵo kondukas de ĉi tie ĝis Sloup-grotoj – Malnovaj rokoj, la plej grandegaj kaj plej longe konataj spacoj. Ilia Ĉefa Katedralo havas dimensiojn 70 x 40 x 10 m. En fortegaj surfluaĵoj estas tavoloj kun multaj ostoj de plejstocenaj bestoj. Vizitvojo kondukas sur nova ponto tra Grada abismo kaj ĉirkaŭ Perpendikla ĝis la plej profunda, okdekmetra Abismo de Nagel. Ĉiuj kondukas ĝis la suba etaĝo kaj dum pli altaj akvaj statoj aŭdiĝas el ili efika muĝado de la subtera rivero. Tra Arĝenta koridoro kun vico da historiaj surskriboj estas Sloup-grotoj kunigitaj kun Šošůvka-grotoj. Ili diferenciĝas per rompiĝema kaj pli konserva karsta ornamaĵo, en kiu eminentas globsimilaj stalagmitoj kaj fama stalagmito Kandelingo kun sintra kolumo (ĝi estiĝis ĉe surfaco de la fora lago kaj ĝi fariĝis simbolo de tiuj ĉi grotoj). Ankoraŭ unu abismo, 66 m profunda Nigra, kondukas el ili ĝis suba etaĝo. El Arĝenta koridoro eblas trairi tra artefarite trafosita galerio ĝis groto Lignotenejo, kiu estas la signifa arkeologia trovejo.

La malnovaj rokoj de Sloup-grotoj estas konataj de antaŭ longe kaj eĉ la plej malnovaj informoj kaj esploraktivecoj ligas al ili. Onidire mencias pri ili fizikisto Jan Hertod el Todtenfeld en sia verketo Tartaromastix Moraviae… en la jaro 1669. Multajn bestostojn li konsideras kiel korprestaĵoj de mirakla unukornulo Unucornu fossile kaj li publikas sian propran preskribon por „ora pulvoro“, mirakla kuraciga medikamento preparata el ili (la samajn ecojn onidire havas Nihillum album – blanka nenio, nenioŝtoneto). Jam tiam li konstatis, ke Perpendikla abismo (70 m) estas profunda „2 patroniajn kaj 2 sanaestasojn“.

En la jaro 1748 esploris je „la plej supera ordono“ Sloup-Malnovajn rokojn, same kiel aliajn grandajn grotojn de la aŭstria potencejo, la imperiestra fizikisto kaj matematikisto Johan Anton Nagel. Krom ampleksa manuskripta verko, metita en Vieno, restis sur muroj en Arĝenta koridoro skribite per karbo: Nagel Mathemat. 1748 Aust. Imperatoris Francisci hanc cryptam perlustrabat (Nagel matematikisto 1748 de la aŭstria imperiestro Franciso tiun ĉi groton esploris). Ankaŭ unu el notitaj konstatoj de Nagel devas kuraĝigi vizitanton: „En tiu ĉi forlasita, malbonodora kaj terura roka labirinto ekatakis min tia teruro, ke mi tremis en ĉiuj miaj membroj kaj mi kore bedaŭris miajn pekojn... Inter ĉiuj grotoj, kiujn mi kiam vidis, tiu ĉi estas la plej malbela, kiel ĉiu, kiu havus emon por trarigardi ĝin, povas ekkoni kun teruro.“

La grotoj estis por publiko alirebligitaj jam ekde la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento. Tiam ankaŭ M. Kříž lumigis ilian parton unuanfojon per elektraj arklampoj, kio estis monda sensacio. Krom akompanado de turistoj estis fonto por vivtenado de akompanintoj ankaŭ vendado de stalagmitoj kaj ostoj, precipe de ursaj dentoj. Sloup-grotoj ankaŭ estis ludintaj gravan rolon en ekkono de vivo en plejstoceno. Jam en la 19-a jarcento J. Wankel (la patro de la moravia prahistorio, la avo de Karel Absolon) elfosis en ili centojn da skeletoj de plejstocenaj bestoj, precipe de kavernaj ursoj (Ursus spelaeus), kiuj ĉi tie amase estis pereantaj dum katastrofaj inundoj. La fama fariĝis trovaĵo de la kranio de kaverna urso, en kies parietalo onidire en resaniĝinta vundo restis enigita silikpinto de lanco. Komence de la 20-a jarcento K. Absolon ĉi tie daŭrigis en la esploroj de sia avo. En la grotsistemo poste esploris multaj ekspedicioj. Parto de la grotoj jam preskaŭ 20 jarojn servas al Infana sanatorio por kuracado de malsanoj de spirorganoj per restado en grota medio – speleoterapio. En la jaroj 19972000 estis farita ampleksaj rekonstruoj de la alirebligitaj spacoj. Estis ĉi tie konstruita ankaŭ nova atrakta vojo kun la ponto super Grada abismo kaj tra la tuta groto hodiaŭ kondukas senbariera trotuaro, ebliganta viziton eĉ en invalidveturilo.

En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti ankaŭ vilaĝon Sloup, alirebligitaj kavernon Balcarka, Katarina kavernonKavernojn ĉe Punkva, abismon Macocha kaj aliajn lokojn en Moravia karsto.