Gruo (maŝino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gruo (levmaŝino))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri levmaŝino. Por informoj pri la samnoma birdo, vidu la artikolon Gruo (birdo).

kantilevra gruo levanta boaton

Gruo (iam erare nomata "argano") estas levmaŝino, kiu levas ŝarĝojn per ŝnuro pendanta de alte muntita instalaĵo. Gruo povas stari sur grundo aŭ veturilo (kamiono, traktoro aŭ ŝipo). Gruo povas esti instalita sur reloj, tiel ankaŭ surgrunda levmaŝino estas movebla en sia labor-areo.

Ekzistas du bazaj tipoj: kantilevra gruo kaj ponta gruo.

  • Kantilevra gruo konsistas el masto kaj brako oblikva aŭ horizontala. Ĉe la fino de la brako ordinare troviĝas pulio, sur kiu kuras la leva ŝnurego. La masto de kantilevra gruo ordinare estas turnebla, almenaŭ en sia supra parto. Ekzistas malgrandaj gruoj munteblaj sur kamionoj, por (mal)ŝarĝi tiujn.
  • Ponta (aŭ rulponta) gruo havas du mastojn, kiujn ligas ponto. Laŭlonge de la ponto ordinare moviĝas ĉareto, kiu portas aŭ pulion aŭ vinĉon. La mastoj ofte ne estas fiksitaj, sed mem kuras sur relparo (orta al la ponto). Ponta gruo ofte funkcias en fervoja var-stacidomo.

Turgruo estas levmaŝino uzata en konstruado de domoj.

Laŭ Francisko Azorín gruo estas Aparato kun longa, turnebla masto je kies alta ekstremo pendas pulioj k. ĉenoj, por levi grandajn pezojn.[1] Li indikas etimologion el latina grus (gruo (birdo)),[2] kaj li aldonas terminojn fiksa gruo, rulanta gruo, flosanta gruo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 85.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.