Malgranda Gvadiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guadiana Menor)
Malgranda Gvadiano
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Malgranda Gvadiano kaj en hispana Guadiana Menor estas rivero de suda Hispanio, nome unu de la ĉefaj alfluantoj de la rivero Gvadalkiviro. Ĝi estas 182 km longa​ (inklude la longon de ties supraj sektoroj konataj kiel rivero Baza kaj rivero Gallego), kaj drenas ampleksan basenon de 7251 km². Administracie, ĝi fluas tra la provincoj Granado kaj Ĥaeno de la regiono Andaluzio.

Ties ĉefaj alfluantoj estas la riveroj Fardes kaj Guadahortuna maldekstre kaj Ceal kaj Toya dekstre, krom tiuj kiu enfluas al Barbata supre: nome Castril, Cúllar kaj Guadalentín, ne konfuzebla kun samnoma alfluanto de la rivero Segura. En la rivero Barbata-Guardal estas la akvorezervejo Negratín (provinco Granado).

en iu ĉi baseno la precipitaĵoj estas malabundaj, kio kun la trajtoj de la grundo formita ĉefe per gipso rezultas en la fakto ke la riveroj kiuj kunfluas al Guadiana Menor estas intermitaj kaj neregulaj. La baseno de Guadiana Menor estas la dua plej etenda de la alfluantoj de Guadalquivir kun areo de 7251 km². La plej etenda estas tiu de la rivero Genil.

Spite la koincidon de la etimologio kun la rivero Gvadiano, Malgranda Gvadiano tute ne rilatas al la baseno de Gvadiano.