Gurrea de Gállego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gurrea de Gállego
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 22280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 450  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 0° 46′ U (mapo)42.0125-0.76138888888889Koordinatoj: 42° 1′ N, 0° 46′ U (mapo) [+]
Alto 341 m [+]
Areo 191,972505 km² (1 919 7.2 505 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gurrea de Gállego (Provinco Ŭesko)
Gurrea de Gállego (Provinco Ŭesko)
DEC
Gurrea de Gállego
Gurrea de Gállego
Situo de Gurrea de Gállego
Gurrea de Gállego (Hispanio)
Gurrea de Gállego (Hispanio)
DEC
Gurrea de Gállego
Gurrea de Gállego
Situo de Gurrea de Gállego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gurrea de Gállego [+]
vdr

Gurrea de Gállego [guREa deGAljego] (Gurrea de Galligo en aragona) estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta pinto de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidenta pinto de la komarko Hoya de Huesca, sude de la teritorio de Alcalá de Gurrea kaj okcidente de Almudévar; kaj norde de la depresio de Ebro, en la kunfluejo de la rivero Gállego kun ĝia alfluanto la rivero Sotón. La municipa teritorio estas trapasata de la aŭtovojo Autovía Mudéjar (A-23), de la nacia ŝoseo N-330 inter la km 538 kaj 545, de la regionaj ŝoseoj A-124 (Erla-Zuera) kaj A-1209 (kiu konektas la A-124 kun la Autovía Mudéjar tra Gurrea de Gállego) kaj de lokaj ŝoseoj kiuj komunikas kun Alcalá de Gurrea, Zuera kaj Marracos. En la sudorienta pinto estas la montaro Pedrosas, kiu estas limo kun la provinco Zaragozo. La altitudo gamas inter 662 m sudokcidente kaj 300 m borde de la rivero Gállego. La municipo enhavas ankaŭ la pli sudajn loĝlokojn El Temple kaj La Paúl.

La loĝloko mem Gurrea de Gállego (341 msm) estas je 37 km de Huesko, provinca ĉefurbo.

Nordokcidente: Luna (Zaragoza) Norde: Marracos (Zaragoza), Lupiñén-Ortilla (eksklavo) kaj Alcalá de Gurrea Nordoriente: Alcalá de Gurrea
Okcidente: Las Pedrosas (Zaragoza) Oriente: Almudévar
Sudokcidente: Zuera (Zaragoza) Sude: Zuera (Zaragoza) Sudoriente: Almudévar kaj Leciñena (Zaragoza)

Historio[redakti | redakti fonton]

Gurrea estis fondita de romianoj kiel Forum Gallorum, kiel komerca kerno borde de la rivero Sotón, super kiu ili konstruis ponton ĉe la enirejo al la loĝloko kies fundamentoj ankoraŭ konserviĝas.[1]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn, kiel tiu de la rivero Guatizalema. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Panoramo kaj sonorilturo de la preĝejo de Sankta Nikolao.

La areo estis konkerita de kristanoj fine de la 11-a jarcento. Okupita de islamanoj, en marto 1092 Gurrea estis kunvenejo de Sancho Ramírez kaj lia filo Petro kun Cido, kiu estis veninta helpe de la maŭra reĝo Al-Musta'in la 2-a de Zaragozo. Rezulto estis pacalianco, kiu daŭris ĝis la konkero fare de la propra Sancho Ramírez, kies filo Petro zorgis pri la reloĝado.[1]​ En marto 1099, la reĝo Petro la 1-a de Aragono donis al la monaĥejo de Montearagón la preĝejon de «Gorreia».[2]

En januaro 1134, Alfonso la 1-a donis Gurrea kaj ĝian kastelon al Ximén Pérez de Murillo kiel premio pro servoj en la batalo de Fraga. Tio estis la komenco de la baroneco de Gurrea: en 1280 ĝi pasis al Jimeno López, kaj en 1366 al Lope de Gurrea, kaj tial la loko restis en tiu familio.[3]​ Aliflanke, en la eposo Kanto de Roland oni rakontas la konkeron de Zaragozo fare de frankoj, kaj oni indikas, ke la trupoj de Oliveros rifuĝiĝis en la kastelo de Gurrea forpelante arabojn.[4]

Jam en la 19-a jarcento, la historiisto Pascual Madoz, en sia Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar de 1845, registris, ke en Gurrea estis 80 domoj kaj nur unu larĝa strato nome de Zaragoza kaj unu placo, ambaŭ sen ŝtonpavimo kaj la ruinoj de iama palaco de la grafoj de Parsent. Krome estis nutrovendejo, viandovendejo, trinkejo kaj farunmuelejo.[5] ​ La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito. Ekde la 1950-aj jaroj la disvastigo de irigacio ebligis plibonigon de agrikulturo kaj brutobredado.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Gurrea de Gállego: oni malaltiĝis el 2 600 loĝantoj en 1960 (ĝia pinto) ĝis nunaj 1 460 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Nikolao (malfruromanika de fino de la 12-a al komenco de la 13-a jc) el kio restas nur pordego kaj bazo de la sonorilturo kaj komplekso de tranĉeoj sur monteto al Tardienta el la Hispana Enlanda Milito. Krome estas du areoj de subteraj vinkeloj.

El Temple estas nova loĝejo de kolonoj, inaŭgurita en 1953. En La Paúl esstas preĝejo (en la foto de la tabelo) kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 «Gurrea de Gállego». En Gran Enciclopedia Aragonesa (GEA).
  2. Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, n.º. 62, p. 198
  3. «Historia». Ayuntamiento de Gurrea de Gállego. Konsultita la 2an de decembro 2021.
  4. «Historia». Ayuntamiento de Gurrea de Gállego. Konsultita la 2an de decembro 2021.
  5. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen IX, p. 147.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]