Gurudŭara Bangla Sahib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gurudŭara Bangla Sahib (Pri tiu ĉi sono sono) estas unu el ĉefaj gurudŭara de Siĥoj en Delhio, Barato, kaj ĝi estas konata pro sia asocio kun la oka Siĥa guruo, nome Guru Har Kriŝan. Ĝi estas konata ankaŭ pro la baseno ene de sia komplekso, konata kiel "Sarovar." Ĝi estis dekomence konstruita kiel malgranda adorejo fare de la Siĥa Generalo Sardar Bhagel Singh Dhaliŭal en 1783, kiu superrigardis la konstruadon de naŭ Siĥaj temploj en Delhio en la sama jaro, dum la regado de la Mogola imperiestro, Ŝaho Alam la 2-a.[1]

Ĝi estas proksime al la Placo Connaught kaj al Baba Ĥarak Singh Marg kaj ĝi estas tuj rekonebla pro sia orkolora kupolo kaj alta flagbastono de la simbola Niŝan Sahib.[2] Proksime estas ankaŭ la Katedralo Sankta Koro.

Gurudŭara Bangla Sahib

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gurdwara Bangla Sahib - Delhi Gurdwara Bangla Sahib - Banglasahib Gurduwara New Delhi.
  2. Bangla Sahib - Gurdwara Bangla Sahib Delhi, Bangla Sahib Gurudwara New Delhi India.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

28° 37′ 36″ N 77° 12′ 32″ E  /  28.6267°N, 77.2089°O / 28.6267; 77.2089 (Gurudŭara Bangla Sahib) (mapo)