Gusztáv Hennyey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Hennyey
Persona informo
Naskonomo Erb Gusztáv
Naskiĝo 25-an de septembro 1888 (1888-09-25)
en Kluĵo
Morto 14-an de junio 1977 (1977-06-14) (88-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo diplomatopolitikistomilitisto
vdr

HENNEY Gusztáv (henjei) estis hungara generalkoloneklo, ministro pri eksteraj aferoj naskita en Koloĵvaro la 25-an de septembro 1888 kaj mortinta en Munkeno la 14-an de junio 1977.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Hennyey finis kadetlernejon en 1907 en Budapeŝto. En 1917 li iĝis kapitano kaj ĝis 1925 li laboris en la Ministerio pri Defendo, poste li estis ĝis 1933 militataŝeo en Parizo, Beogrado kaj Ateno. En jaroj 1933–37 li estis gvidanto de la 2-a sekcio de ĉefstabo. De 1-a de novembro 1938 li estis generalmajoro, komandanto de la 5. infanteribrigado, en 1941–42 komandanto de la 2-a korpuso, vicgeneralo, en jaroj 1942–43 intendanto pri la infanterio, en 1943–44 grupestro en la Ministerio pri Defendo. De 29-a de aŭgusto ĝis 15-a de oktobro 1944 li estis ministro pri ekstero, generalmajoro. La hungaraj faŝistoj post 15-a de oktobro arestis lin. Li liberiĝis en 1945 en Bayern kaj li vivis en Munkeno ĝis sia morto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar erőfeszítések a második világháború befejezésére (Köln, 1965);
  • Ungarns Schicksal zwischen Ost und West. Lebenserinnerungen (München–Mainz, 1975)

Fonto[redakti | redakti fonton]