Gusztáv Liszkay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gusztáv Liszkay [gustAv liskai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Liszkay Gusztáv estis hungara inĝeniero, profesoro. Li estis kune kun Antal Péch kreinto de la hungara faklingvo pri minejoj.

Gusztáv Liszkay [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1843 en Hungara reĝlando en Derencsény (nuntempa Drienčany en Slovakio). Li mortis la 3-an de junio 1889 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Liszkay akiris diplomon pri minejoj kaj metalurgio en Akademio de Selmec en 1866. Post siaj studoj li faris inĝenierajn laborojn en diversaj fandejoj en Banato. En 1871 li revenis al Selmecbánya, kie li havis postenon en direktorio de minado. Inter 1873 ĝis sia morto li instruis en la akademio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Selmeczvidéki ásványok elõfordulásáról (1876) - priskribo de la regionaj mineraloj
  • Iránytan (1877) pionira hungarlingva verko pri administrado de minejoj
  • Bányatan (1878) pionira lernolibro por ministoj
  • A saarbrückeni kőszénmedenczéről (1885)
  • Scholl C. F.: A gépész kalauza (1885)) - tradukaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.