Gusztáv Pálfy
Gusztáv Pálfy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1942 en Kiskunfélegyháza |
Morto | 25-an de novembro 2021 (79-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1965–1969) Arta Universitato Moholy-Nagy (1963–1965) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Gusztáv Pálfy [gustAv pAlfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálfy Gusztáv estis hungara skulptisto, medalisto, platetisto.
Gusztáv Pálfy [1] naskiĝis la 28-an de marto 1942 en Kiskunfélegyháza kaj mortis la 25-an de novembro 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gusztáv Pálfy abiturientis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 1961, lia ĉefinstruisto estis József Somogyi. Li studis en Industriarta Altlernejo inter 1963 – 1965 (liaj plej gravaj instruistoj estis András Dózsa-Farkas, Bálint Józsa, Ferenc Kovács (skulptisto)), poste en Hungara Belarta Altlernejo inter 1965 – 1969. Liaj majstroj estis Pál Pátzay kaj Jenő Barcsay. Ekde 1970 li vivas kaj kreas en Kecskemét. Li studvojaĝis al Japanio (1973), Suomio (1976), Pollando (1986), Egiptio (1988), Francio (1989). Li ricevis premiojn inter 1962-2017. Li havas edzinon.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1971, 1977, 1985)
- Helsinko (1976)
- Baja (1980)
- Tarnow (1986)
- Kecskemét (2003, 2006, 2012)
- Kiskunfélegyháza (2004, 2012)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1978, 1984, 1989)
- Pécs (1981)
- Budapeŝto (1981, 1994, 2003)
- Prago, Parizo (1983)
- Kecskemét (2004)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Nia mondo
-
Dirigento (1980)
-
Marto (1986)
-
Duba venko (1980)
-
Klubo Fészek (1987)
-
Misterio (1995)
-
Gvidilo
-
Fontano
Elektitaj medaloj, platetoj
[redakti | redakti fonton]- "600 éves Kecskemét" (1968)
- "Katona Zsigmond Emlékérem" (1971)
- Zoltán Kodály (1982)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-20 per la retarkivo Wayback Machine