Gvidilo tra la Esperanto-Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gvidilo tra la Esperano-Movado
Gvidilo tra la Esperano-Movado
Gvidilo tra la Esperano-Movado
Aŭtoro Gerrit Paulus de Bruin
Eldonjaro 1933
Eldoninto SAT
Paĝoj 48
vdr

Gvidilo tra la Esperanto-Movado estas la titolo de verko kompilita fare de Gerrit Paulus de Bruin, kaj eldonita 48-paĝe de Sennacieca Asocio Tutmonda en la jaro 1933. Suplemento 16-paĝa estis eldonita de SAT kaj FLE en 1948.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La verko celas skizi en konciza formo bildon de la tuta Esperanta historio, movado, literaturo. Iom pli detala priskribo de la laborista Esperanto-movado
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Resuma informilo de la historio de Esperanto kaj speciale de la laborista movado. Bona lingvo : la aŭtoro klopodas skribi objektive. 
— 1933, Historio de Esperanto II, p. 806
Citaĵo
 Gi traktas mallonge la organizadon, gazetaron, literaturon kaj tendencojn en la Esperanto-movado kun malneta skizo pri la mondlingva problemo ĝenerale kun atentigo pri la nuntempaj projektoj. Papero kaj preso bonaj. Rekomendinde. 
— 1949, Esperanto, numero 521, p. 35
Citaĵo
 La plej granda parto de la libro sin okupas pri la laboista movado kaj la kompilinto eĉ ne scias ion pri ekzisto de Internacia Esperanto-Muzeo, al kiu ankaŭ la Nederlanda Laborista Federacio Esperantista , kies ano li estas, sendas regule siajn gazeton kaj eldonajojo. Por la laborista movado kiel por la neŭtrala samvalora estu la Muzeo. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.99 (jul 1933)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]