György Bartusz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
György Bartusz
Personaj informoj
Naskiĝo 23-an de oktobro 1933 (1933-10-23) (85-jara)
en Kamenín
Profesio skulptisto
v  d  r
Information icon.svg

György Bartusz [djordj bartus], slovake Juraj Bartusz, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bartusz György estis slovakia hungara skulptisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Belarta Akademio (2009).

Skulptaĵo pri Gyula Jakoby fare de György Bartusz (1980)

György Bartusz [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1933 en Kamenín (Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Bartusz apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis industriartan mezlernejon en Prago, poste belartan altlernejon, fine li akiris diplomon en belarta akademio en 1961 en Prago. En 1962 li havis artan postenon en fabriko. Inter 1963 kaj 1990 li estis profesie artisto. Jam ekde 1973 li profitis la komputilon en planado de artaĵoj. Inter 1990-1999 li gvidis altlernejan atelieron en Bratislavo, en 1992 li ekinstruis en altlernejo de Bratislavo, en 1999 li estis nomumita katedrestro de altlernejo de Košice. Krom la instruado li kreis pentraĵojn, grafikaĵojn, monumentojn. Li ricevis 7 slovakajn kaj hungarajn premiojn inter 1969-2004.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1967, 1973, 1989, 1992-1993, 1999, 2009 Košice
  • 1974, 1996, 1998 Bratislavo
  • 1977 Varsovio
  • 1980, 2001 Miskolc
  • 1988 Prago
  • 1992 Budapeŝto

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1968, 1985 Parizo
  • 1969 Romo
  • 1979, 1981 Meksikurbo
  • 1986 Budapeŝto
  • 1987, 1989-1990, 1992-1993, 1995, 1997, 1999 Bratislavo
  • 1994 Hamburgo
  • 1996 Prago

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]