György Dora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Dora
György Dora
György Dora
Persona informo
Naskiĝo en 1969
en Vác (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmproduktoro
vdr

György Dora [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dora György estas hungara filma produktoro, altlerneja instruisto.

György Dora[1] naskiĝis en 1969 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Dora maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1987, en la sama jaro li atingis la unuan lokon en konkurso pri deklamistoj. Jam pli frue ekde 1986 li studis en aktorstudio de Nacia Teatro (Budapeŝto). Lia ĉefinstruisto estis Sándor Bodnár. En 1991 li ricevis aktoran statuson en la teatrejo. Post 2 jaroj li kune kun 2 reĝisoroj fondis eldonejon, kiu estis kunigita al alia firmao en 1995. Li partoprenis en produktado de ses cent televidaj programoj, kie oni kuiris manĝaĵojn. En la jaroj 1997-1998 li produktis reklamajn filmojn, poste jam distrajn filmojn. Ekde 2021 li instruis en Universitato de Pécs.

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vörös vurstli (1992)
  • Rendőrsztori (televida serio, 2002) - Gyuri; ankaŭ scenaristo kaj produktisto

Liaj scenejlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Európa expressz (1999); ankaŭ produktoro
  • Szerelem első látásra (2017)

Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szőke kóla (2005)
  • ZooKids - Mentsük meg az Állatkertet! (2011)
  • Login (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]