György Gömöri (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Gömöri [djordj gomori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gömöri György, laŭ la angla nomsistemo Gomori, George estis hungara-usona kuracisto, profesoro, patologo, kirurgo, histologo, kuracisto pri internaj malsanoj.

György Gömöri [1] naskiĝis la 16-an de julio 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de marto 1957 en Kalifornio en Palo Alto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Gömöri akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1928. Post siaj studoj li laboris en patologia instituto, ekde 1932 en kirurgia kliniko, kie li ankaŭ instruis. En 1928 li migris al Usono, kie li laboris en privata hospitalo, samtempe li petis konfirmon de sia medicina diplomo. Post monatoj li iĝis asistanto en Universitato de Ĉikago kiel patologiisto. Li doktoriĝis en 1943, en 1949 li iĝis kuracisto pri internaj malsanoj. En 1956 li translokiĝis al Palo Alto, kie li ĝismorte laboris en medicina centro.

En 1955 li ricevis usonan premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Állatkísérleti adatok a helyi érzéstelenítőszerek méreghatásához (1935)
  • A mikrotechnikai vaskimutató eljárások bírálata (1936)
  • Microscopic Histo¬chemistry – Principles and Practice (1952)

Fontoj[redakti | redakti fonton]