György Gera

El Vikipedio, la libera enciklopedio




György Gera
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1922 (1922-02-23)
en Oradea
Morto 11-an de decembro 1977 (1977-12-11) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco RumanioHungario vd
Alma mater Universitato Bolyai de Kluĵo vd
Memorigilo György Gera
Profesio
Okupo sciencfikcia verkisto • verkistotradukisto • dramaturgo • artokritikistoredaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

GERA György estis hungara verkisto, tradukisto naskita en Nadjvarado la 23-an de februaro 1922 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de decembro 1977.

Kariero[redakti | redakti fonton]

György Gera estis en 1943 en laborkampo, poste kaptito de la koncentrejo de Mauthausen. En 1945 li studis en la altlernejo pri teksumo. Poste li ricevis diplomon en la fako pri sociologio, filozofio kaj estetiko en la Universitato Bolyai de Kluĵo (1947). En 1947 per stipendio li vojaĝis Parizon kaj dum kvar jaroj estis studento de Sorbono. De 1948 li laboris en Budapeŝto kiel ĵurnalisto pri kulturo, kritikisto, film- kaj teatrodramaturgo (gazetoj MA-FILM, Színház és Mozi). De 1971 ĝis sia morto li estis redaktoro de la librorevuo en tri fremdlingvoj aperinta apud Könyvvilág. Lia unua verko aperis en 1941 en gazeto Népszava, poste li publikis en la revuo de Kortárs redaktita de Lajos Kassák. Li tradukis precipe el verkoj de Ionesco, Merle, Ramuz, Dürrenmatt, Feuchtwanger, Apollinaire, Aragon, Thomas Mann. 12:05, 23. Dec 2010 (UTC)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tisztuló világ (rakontoj, Bp., 1950);
  • Pokoltánc (romano, Bp., 1956);
  • Baudelaire (Bp., 1968);
  • Terelőút (r., Bp., 1972);
  • Megtorlás (rakontoj, Bp.,).

Fonto[redakti | redakti fonton]