György Józsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Józsa
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1914 (1914-04-02)
en Zalău
Morto 7-an de novembro 1984 (1984-11-07) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto • abelisto
vdr

JÓZSA György (pr. jo:ja djoerdj) estis hungara instruisto, elektra instrumentisto, abelbredisto naskita en Zilah la 2-an de aprilo 1914 kaj mortinta en Budapest la 7-an de novembro 1984.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Józsa havigis diplomon de instruisto en 1934 en Nagykőrös. En jaroj 1934-1936 li subtenis sin fare de okazaj laboroj. Post la dua mondmilito li partoprenis la projektadon kaj konstruadon de pluraj radiostacioj. Pri abelbreado li ekpriokupiĝis de 1961. Grade al grade li atingis la 60 abelfamiliojn, li kreis mem la abelujojn. Siajn observaĵojn li priskribis en vastaj fakartikoloj en revuo Méhészet. Li publikis ankaŭ en jugoslavaj revuoj.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Viaszváros (Bp., 1984).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.