György Káldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Káldi
György Káldi
György Káldi
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de februaro 1573(nun 1573-02-04)
en Hungario Nagyszombat (Hungara reĝlando)
Morto la 30-an de oktobro 1634
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tradukisto • tradukisto de Biblio
vdr

György Káldi [djordj kAldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Káldi György estis hungara jezuita monaĥo, predikisto, tradukisto. Lia familia nomvarianto estis Káldy [kAldi].

György Káldi

György Káldi [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1573 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis la 30-an de oktobro 1634 en Pozsony (Hungara reĝlando, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Káldi studis teologion kaj pastriĝis en Vieno, poste en 1598 en Romo li aliĝis al la jezuitoj, poste li estis predikisto kaj instruisto en pluraj lokoj de Habsburga Imperio. Li havis bonajn rilatojn kun Péter Pázmány. Inter 1605 kaj 1608 li tradukis la Biblion hungaren. Ĝi estis la unua katolika hungarlingva Biblio, ĝi estis eldonita en 1926 en Vieno. En 1615 li estis nomumita kolegiestro en sia naskiĝurbo, post jardeko en Pozsony.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szent Biblia (1626)
  • Halotti beszédek (1629)
  • Az Vasárnapokra-való Prédikátzióknak Első Része (1631)
  • Az innepekre való Prédikátzióknak Első Része (1631)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]