György Kaptay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

György Kaptay [djordj kaptai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kaptay György estas hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta (2016) de Hungara Scienca Akademio.

György Kaptay

György Kaptay [1] naskiĝis la 2-an de marto 1960 en Tatabánya.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kaptay frekventis bazlernejon en Almásfüzitő, gimnazion en Komárom, poste li akiris metalurgian diplomon en teknika universitato en Leningrado en 1984. Post la diplomo li havis stipendion por 3 jaroj en Leningrado, kie li kandidatiĝis en 1988. Li doktoriĝis en la sama jaro, sed jam en Pezindustria Teknika Universitato de Miskolc, kie li ekinstruis. Inter 1992 kaj 1997 li estis ankaŭ privata komercisto pri metalurgiaĵoj. En 1994 li atingis la instruan rangon docento (en 1999 universitata profesoro). Ekde 1996 li estas katedrestro, inter 1996-1998 institutestro, inter 1996-2008 dekano. Li fondis novan instituton en 2006. En la instrua periodo li studvojaĝis semajnojn aŭ monatojn en Kievo, Usono, Italio, Francio, Japanio, Aŭstralio. Li atingis la sciencan gradon PHD en 1998, en 2005 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1984-2010.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • The separation of carbon nanotubes from chlorides (2009)
  • Wettability of a graphite crucible by liquid aluminum under molten potassium halide flŭes (2013) - kun aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.