György Krassó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Krassó
György Krassó kaj lia kunulino
György Krassó kaj lia kunulino
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1932 (1932-10-19)
en Budapeŝto
Morto 12-an de februaro 1991 (1991-02-12) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikisto
vdr

György Krassó [djordj kraŝO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Krassó György János estis hungara politikisto, ĵurnalisto.

György Krassó[1][2] naskiĝis la  19-an de oktobro 1932(nun 1932-10-19) en Budapeŝto, li mortis la 12-an de februaro 1991 en Budapeŝto.

Memortabulo pri György Krassó

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Krassó ekde 1949 li laboris en fabriko, dum li akiris tornistan licencon kaj en la sama jaro li maturiĝis en gimnazio laŭ vespera lernado en sia naskiĝurbo en 1951. Li studis en Ekonomia Universitato Károly Marx, sed en 1955 li ne rajtis diplomiĝi pro "kontraŭkomunisma konduto". Li armee batalis por la hungara revolucio de 1956, poste li estis kondamnita je dekjara prizono. Li ricevis amnestion en 1963. Tamen li akiris ekonomian diplomon en 1976 kaj en la sekva jaro li doktoriĝis. En la 1980-aj jaroj li estis konstanta figuro de la kontraŭsocialisma sekreta opozicio. Inter 1985-1989 li vivis en Londono, kie li estis ĉiutaga raportisto de la Radio Libera Eŭropo, poste li hejmenvenis kaj politikadis sen signifaj rezultoj. Li edziĝis, baldaŭ divorcis, pli poste li havis kunulinon, kiu naskis filinon en 1987. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

György Krassó ŝanĝas stratotabulon en 1989

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A társadalmi közös fogyasztás történelmi alakulása és elméleti megközelítései, különös tekintettel pénzügyi vonatkozásaira. (disertaĵo, 1977)
  • Az útlevélhez való jog 1980-ban Magyarországon. (1981)
  • A „Magyar Október” előzményei. Az 1956. novemberi ellenállási szabadsajtó történetéhez. (1986)
  • Maradj velünk! K. Gy. írásai. (elektitaj kontribuoj, 1991).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Londono, 2 en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]