György Lakó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György LAKÓ [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakó György estis hungara lingvisto, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1948), membro ekstera de Suomia Scienca Akademio (1970).

György Lakó [1] naskiĝis la 26-an de septembro 1908 en Jánoshalma. Li mortis la 15-an de julio 1996 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Lakó frekventis universitaton en Budapeŝto, krome helpe de stipendioj li lernis en Suomio, Svedio kaj Estonio. Li eklaboris en 1935 en Tutlanda Biblioteko Széchényi, poste li instruis en diversaj gimnazioj. Dum la 2-a mondmilito li prilaboris vortarojn, poste li denove laboris en la Biblioteko Széchényi. En 1949 li ricevis postenon en lingvista instituto. Ekde 1956 li ankaŭ instruis en la universitato, eĉ li estis katedrestro. Li pensiuliĝis en 1978. Li okupiĝis pri finn-ugra lingvaro. Li ricevis hungaran premion en 1951, suomian premion en 1968.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar nyelv finnugor alapjai. Bevezetés. Hangtan. (1964)
  • Svéd-magyar szótár (Sveda-hungara vortaro), (1969; ĝis 1992 6 eldonoj)
  • József Szinnyei (1986)
  • A magyar mondatszerkezet finnugor sajátosságai (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]