József Szinnyei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Szinnyei
Persona informo
Naskonomo Ferber József
Aliaj nomoj Borzas • Don José • Philalet dr.
Naskiĝo 18-an de marto 1830 (1830-03-18)
en Komárno
Morto 9-an de aŭgusto 1913 (1913-08-09) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaraslovakafrancaanglaitalahispana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös LorándQ59821583
Subskribo József Szinnyei
Memorigilo József Szinnyei
Familio
Infanoj József SzinnyeiFerenc Szinnyei • Otmár Szinnyei
Okupo
Okupo bibliografo • bibliotekisto • literaturhistoriisto
Verkoj Life and works of Hungarian writers
vdr

József SZINNYEI [jOĵef sinjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szinnyei József estis hungara bibliografo, bibliotekisto, literaturhistoriisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro honora de Societo Petőfi. Unu el liaj filoj estis Ferenc Szinnyei, la alia estis samnoma József Szinnyei (lingvisto), lia nepo estis samnoma József Szinnyei (kuracisto).

József Szinnyei naskiĝis kiel Ferber József la 18-an de marto 1830 en Hungara reĝlando, en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 9-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szinnyei frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Pest (urbo), fine akademion en Győr, dume li lernis ankaŭ slovake kaj france. En 1848 li aliĝis al la revolucia soldataro kaj finbatalis la liberecbatalon. Lastfoje li batalis en sia naskiĝurbo, kie ĉiuj ricevis amnestiojn. Poste li vivis ĉe bofrato Zsigmond Beöthy, kie li laboris kaj lernis aliajn lingvojn. En 1853 li edziĝis. Li vivis baldaŭe en Pozsony, poste en Pest. En 1872 li eklaboris en Universitata Biblioteko (ELTE), ekde 1888 en Hungara Nacia Muzeo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyar írók élete és munkái (Verkoj kaj vivoj de hungaraj verkistoj) estis lia ĉefverko
  • Hazai és külföldi folyóiratok magyar tudományos repertóriuma 1-3 1874, 1885
  • Magyarország természettudományi és mathematikai könyvészete 1472-1875 1878
  • Komárom 1848-49-ban 1887, 1999
  • A komáromi magyar színészet története (Historio de la hungara teatro en Komárom) 1881
Memortabulo pri József Szinnyei en Komárno

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • en Komárno portas lian nomon la distrikta biblioteko kaj strato
  • memortabulo en Komárno
  • premio "Szinnyei József-díj" ekde 1992

Fontoj[redakti | redakti fonton]